APETO celas helpi la vizitontajn kaj jam vizitantajn turistojn esperantistajn aŭ ne-esperantistajn per:

 

- korespondado-informado: ni respondas al ĉiuj telefonalvkoj, leteroj, retmesaĝoj de alilandaj esperantistoj aŭ amikoj de esperantistoj, kiuj havas ĉiajn demandojn aŭ konfuzon rilate al kostoj, veteroj, invitleteroj ktp.

 

- akceptado: ni volonte venas renkonte al la turistoj ĉe ilia alveno ĉe la internacia flughaveno “Général Gnassigbé Eyadema“ de Lomeo, por bonvenigi kaj gvidi ilin al ilia gastejo aŭ helpi ilin serĉi hotelon.

 

- gvidado: ni ĉicerone helpas la turistojn malkovri vivlokojn, vidindaĵojn, tradiciojn, popolojn en Togolando per aranĝo de vizitoj, piedpromenadoj, rondvojaĝoj aŭ per aranĝo de itineroj, ekskursoj tra la lando kaj eĉ tra la najbaraj landoj.


Gastĉambro (du persona lito, skribotablo, banejo interne) en la domo "Lotuso"
Gastĉambro (du persona lito, skribotablo, banejo interne) en la domo "Lotuso"

GASTIGADO

 

Ni celas ankaŭ helpi la esperantistajn  kaj ne e-istajn gastojn per gastigo-servo:  

 

- aranĝo de hoteloj: ni helpas ĉiujn turistojn, kiuj volas serĉi hotelojn de diversaj niveloj.

 

- gastigado en la domo “Lotuso“: ni disponas pri konforta gastapartamento kun kuirejo, banĉambro... en la domo. La gastoj povas tranokti kaj loĝi tie kontraŭ modesta pago dum sia restado en Togolando. La domo fakte povos servi kiel ponto inter du kulturoj, ĉar la enloĝantoj kaj turistoj povos interdividi kaj ĝui agrablajn momentojn kunkune, uzante Esperanton aŭ alian komunan lingvon.

"Lotuso" troviĝas en la kvartalo Noukafou [Nukafu], proksime de la internacia flughaveno de Lomeo (ĉir. 2 km) kaj je 200 metroj de la kvartala bazaro, kie la gastoj povas aĉetumi aĵojn por mem kuiri manĝojn, se ili deziros.


Akvofalejo Aklowa, montoj de Badu
Akvofalejo Aklowa, montoj de Badu

En Togolando, la suno ĉiam ne mankas!

 

La plej bona periodo por viziti Togolandon iras de oktobro al aprilo, dum la seka sezono. Tamen, la pluva sezono ne estas kaŭzo de malhelpo por turismado, ĉar la suno ĉiam ĉeestas.

 

Togolando havante "konstantan" someron, ofertas sunumadon, banadon en la maro, promenadon en la montoj je temperaturo ĉiam inter 24 ° kaj 30 ° C.

 

Ni do proponas multajn itinerojn kaj ekskursojn tra Togolando kaj najbaraj landoj. Bonvolu kontakti nin por havi pli da informoj.

 


Plaĝo de Avepozo, Lomeo, Togolando
Plaĝo de Avepozo, Lomeo, Togolando

Au Togo, le soleil est toujours au rendez-vous !


La meilleure période pour visiter le Togo va d'octobre en avril, pendant la saison sèche. Toutefois, la saison des pluies ne constitue pas un handicap pour le tourisme, car le soleil est toujours au rendez-vous. 


Le Togo jouissant d'un été " permanent ", offre le bain de soleil, le bain de mer, la cure de montagne à une       température toujours comprise entre 24° et 30° C.

 

Nous proposons donc de nombreux circuits et excursions au Togo et dans les pays voisins. Contacter nous pour plus d'information.


TOGOLANDO GRANDECO NATURO, estas 26 minuta dokumenta filmo en la franca lingvo pri vidindaĵoj, turismaj vivlokoj kaj tradiciaĵoj en Togolando, de sudo al la nordo kaj de okcidento al oriento. La filmo estis produktita en 2012 de "àprésent", realigita de Nicolas Fogliarini.  

Espereble baldaŭ ricevos permeson de la aŭtoroj por traduki la tekston de la filmo en Esperanto.

 

Documentaire touristique produit en 2012 par àprésent, réalisé par Nicolas Fogliarini, mis en image et monté par Yohann Charrin et en musique par Vincent Jacq feat Amétépé.