La 6-a Afrika Kongreso de Esperanto

Kelkaj el la partoprenintoj de la 6-a AKE en Bunda, Tanzanio
Kelkaj el la partoprenintoj de la 6-a AKE en Bunda, Tanzanio

La 31-an de decembro 2016 finiĝis la 6-a Afrika Kongreso de Esperanto  de UEA, kiu komenciĝis la 24-an en la tanzania urbo Bunda kun 74 partoprenintoj el 14 landoj. Krom la afrikaj landoj Burundo, DR Kongo, Kenjo, Ruando, Sudafriko, Tanzanio, Togolando, Zambio, estis reprezentitaj ankaŭ Brazilo, Francio, Hungario, Islando, Japanio kaj Koreio. 

 

La du unuaj tagoj estis dediĉitaj por la AMO-seminario kun 40 da partoprenantoj. Tiuj ĉi, sub la gvido de Stefan MacGill, lertiĝis pri la rolo de la verboj en nia lingvo, sub Jérémie Sabiyumva, pri la stato kaj planoj de la junulara agado en Afriko, sub Adjé Adjévi, pri la agadoj kaj komisiono de UEA en Afriko. Estis ankaŭ sesio pri organizado kaj mastrumo de kluboj sub la gvido de ambaŭ lastaj personoj. Ĉiu sesio kunigis en diskutgrupoj la seminarianojn, kiuj verkis kaj realigis simplajn rolludojn, kiuj donis al ili la eblon ekuzi la lingvon en viv-similaj cirkonstancoj, analizi problemojn de regionaj agadoj kaj proponi solvojn.

 

La solena malfermo okazis kun unu tago pli malfrue. La honora gasto en la malfermo estis la Distrikta Komisiito de Bunda s-ino Lydia Simeon Bupilipili. Ŝi faris paroladon en svahila kun traduko al Esperanto. Aliaj paroladoj venis de la kunordiganto de la Afrika Komisiono de UEA, Adjé Adjévi, de la Prezidanto de la KOK, Mramba Simba, de la prezidanto de la Azia Komisiono, prof. So Jinsu kaj de la Vicprezidanto de UEA, Stefan Mac Gill. Sekvis poste voĉlegado de la salutmesaĝoj adresitaj al la kongreso, salutoj al la kongreso de landaj reprezentantoj kaj vizito al la ekspoziciitaj Esperanto-verkaĵoj. 

 

La kongresanoj povis ankaŭ spekti aŭ mem ludi futbalan matĉon, kiu allogis kaj turnigis atenton de multaj enloĝantoj de Bunda pri Esperanto, ĉar pli ol unu el ili kriis ’’Saluton’’, ’’Esperanto’’. La esperanta teamo, en belegaj verd-blankaj uniformoj, ludis kontraŭ la loka teamo, ‘Bunda Veteranoj’. La verda teamo, malgraŭ ĝia impresa ludkomenco, fine malgajnis la matĉon 6 kontraŭ 2. Tamen ĉio finiĝis en bona etoso. La publiko daŭre aŭdis la vorton ‘Esperanto’, ĉar la matĉo, same kiel la kongresa malfermo, estis rekte elsendataj en la svahila kaj Esperanto de la loka radio-stacio Mazingira FM, kiu kovras ĝis 100 km ronde. 

 

Okazis ankaŭ ekzamenoj de UEA/ILEI. "25 bravuloj prezentis sin por la antaŭtesto, el kiuj 20 rajtis pluiri. En la unua nivelo, ok el la dek du provantoj sukcesis; en la dua nivelo, ĉiuj ok provantoj atingis sukceson, kun iom similaj kaj altaj poentaroj. Entute bonis la lingva nivelo", komentis Stefan MacGill. 

 

Disvolviĝis ankaŭ tra la kongresa semajno multaj aliaj programeroj i.a. Aŭkcio kaj Kvizo per kiu koletiĝis 40 usonaj dolaroj por la Afrika Agado de UEA, diversaj prelegoj kaj prezentoj, kursoj de svahila, ekskursoj al la muzeo de Butiama, al la bestoparko Serengeti. Simple estis sukcese kreita agrabla kadro en kiu ĉiuj partoprenintoj povis havi la eblon partopreni kaj kontribui. 

 

Estis bonegaj impresoj pri Bunda kaj Tanzanio, kreiĝis novaj amikaj ligoj inter ĉeestintoj de la kongreso. Kelkaj el ili eĉ poste restis por daŭrigi dum kelkaj tagoj la postkongreson ĉu al la vilaĝo Marembeka, ĉu al la lago Viktorio aŭ por viziti la membrojn de la Bunda E-Rondo al kiu Afrika Komisiono transdonis lerno-materialojn nome de Islanda Esperanto-Asocio, nome de Gábor Márkus kaj Stefan MacGill kaj de UEA. 

 

La kongresanoj aŭskultis kaj aprobis en la fermo la kongresajn raporton kaj rezolucion, kiujn voĉlegis respektive Gilbert Ndihokubwayo el Burundo kaj la kunordiganto de la Afrika Komisiono.

 

Laŭ la statistikoj de la ĝisnunaj Afrikaj Kongresoj de Esperanto, la nombro de la partoprenintaj landoj al la sesa kongreso kaj la nombro de la prelegoj kaj aliaj programeroj estis la plej altaj kaj variaj ĝis nun. Klare, temis pri granda paŝo antaŭen por Afriko, ĉar ni pruvis nin vere kapablaj organizi nian kontinentan kongreson pli regule. La ĉeesto de la Distrikta Komisiito estis atuto por Esperanto, kaj ni forte esperas, ke tio estos utiligita por plifortigi la movadon en  Tanzanio. 

 

Estos ĝoje por ni denove revidi ĉiujn partoprenintojn de la 6-a AKE, havi novajn partoprenantojn kaj donacantojn post tri jaroj kadre de la 7-a en la jaro 2019. Sed antaŭe, ni dankas ĉiujn partoprenintojn kaj esprimas grandan dankon al ĉiuj kies klopodoj riĉigis kaj sukcesigis la realigon de tiu kongreso. Ne eblas citi ĉiujn nomojn tie ĉi, sed multan dankon al UEA, TEJO, Bakker-ten Hagen A.J, Esperanto-kulturo kaj Progreso, UFE, Jeanne-Marie  Cash, So Gilsu, Epo Coppens, Tahira Masako, Gábor Márkus, Jérémie Sabiyumva, Arnaldo Rebelato, Jon Eliasson. Dankon ankaŭ al ĉiuj afrikaj samideanoj, kiuj venis de diversaj afrikaj landoj. 

 

Afrika Komisiono laboras por prepari hejmpaĝon, kie estos afiŝeblaj la fotoj, videoj, kongresa kajero, raportoj kaj ankaŭ impresoj de kelkaj partoprenintoj. Ni do revenos al vi kun la ligilo al la paĝo, kiam ĝi finpretos. Jam ni sukcesis kolekti kelkajn materialojn pri la kongreso, ni esperas plu kaj pli ricevi por riĉigi la retpaĝon. 

 

Adjé Adjévi


Babilmanĝo Babilmanĝon sekvas, sed ne similas

 

Ni babilmanĝumis en teretaĝa salono de la universitata centro ST Jean en Lomeo, la 5-an de marto 2016. Ĉiuj 9 partoprenantoj unue omaĝis al s-ro Kede Gadji k. Hézékiel, kiu tiam festis sian naskiĝtagon. Ni ĉiuj gaje kaj ĥore kantis “feliĉan datrevenon, feliĉan datrevenon…“ por li kaj kune festis lian 23-an jariĝon.

    Ĉar promeso estas ŝuldo, s-ro Atchou-Dette Koami instruis la babilmanĝantojn pri raspita kokosaĵo el karamelo, dum Adjévi Adjé prezentis al ili kukbakadon. Ambaŭ personoj antaŭe mem kuiris hejme kaj portis al la kunveno la frandaĵojn pri kiuj ili lernigis teorie la grupon. Estis interese kaj la etoso agrablis ĉe tabloj iom pli poste.

    Okazis dummanĝe ankaŭ lingva ludo dum kiu ĉiu ekzerce Esperantlingve provis diri nomon de du aŭ tri objektoj aŭ aĵoj troviĝantaj en la manĝsalono. La kulmina punkto de tiu ludo estis kiam Ekzekiel facilanime citis ĉiujn partojn de la homa korpo parkere. Laŭ niaj ebloj ni ankaŭ unuafoje elpresis la revuon "Babilanto" kaj ĉiuj ricevis provekzempleron de ĝi en la papera formo.

    En APETO oni forte kredas kaj esperas, ke tiu revo – aĉeti bakujon en kio estos kuirataj la  proponotaj receptoj realiĝos. Tiuj etaj kaj simplaj bongustaĵoj povos esti manĝataj dumkunvene kaj ankaŭ vendotaj al membroj kiuj deziros, tiel ke oni havos eblojn enspezigi iom da mono por regule funkciigi en sereneco la babilmanĝan tradicion en nia landa Esperantujo.

Nubuke


Lomeanoj festrememoris Zamenhof

 

 

Okaze de la jarkunveno de Agado por la Progresigo de Esperanto en Togolando (APETO), 12 lomeaj esperantistoj festrememoris la naskiĝon de L.L Zamenhof kun enhavriĉa programo en konstruaĵo de la universitata centro "St.Jean" de Lomeo, la 12-an de decembro 2015.

 

Estis interesa prelego pri la vivo de Zamenhof en formo de kvizo tiel, ke la partoprenantoj multe lernis en amuzplena etoso kaj levis multajn demandojn pri la iniciatinto de Esperanto. Okazis prezento de raporto pri la agado en la finiĝanta jaro, diskuto pri perspektivoj por la jaro 2016, rilate al la disvastiĝo de la lingvo landskale kaj ankaŭ pri Esperanto-renkontiĝoj tra la kontinento en la kuranta jaro kaj en la tuj postaj jaroj.

 

Dumkunvene, oni pledis por ofta renkontiĝo inter esperantistoj kaj novuloj, kadre de la Babilmanĝo kaj ankaŭ por la uzo de la lingvo ĉiukunvene por kelkminuta lertigo de interesuloj pri praktikaj manaferoj. Tial por la venonta kunveno estis promeso de artisto Agbegan Aholou lernigi pri pentraĵo, dum alia montros kiel baki kukon, ekzemple.

 

Ĉiuj ĉeestantoj, el kiuj estis du virinoj, ĝuis labore kaj feste la eventon, meze de bongustaj manĝaĵoj kaj refreŝigaĵoj. La festo finiĝis en la belega ĝardeno de "St.Jean" kun seancoj de fotoj, dum kiu ĉiuj unuopaj kunvenantoj provis akcepti la defion pri la plej bela foto, ĉu per poŝtelefonoj, ĉu per ciferaj fotiloj.

 

La venonta renkontiĝo de APETO estas anoncita por la fino de la sekva mpnato 2016. 


Babilmanĝo en la rapidserva restoracio “Sweet-Land“

 

Sabate, la 31-an de oktobro 2015, partoprenis tiun kunvenon 10 lomeaj esperantistoj el kiuj estis artisto, instruistoj profesiuloj pri kontado, studentoj k.s.

 

Ĉiuj unue ricevis amikan akceptadon kun prezentado de periodaĵoj kaj diversaj legaĵoj. Meze de diskutoj oni manĝis kuketojn, hamburgerojn kaj trinkis bierojn kaj refreŝigaĵojn.

 

S-roj Kouevigan Koffi kaj Nouwatsi Kossi informis pri Agado-Espero, internacia projekto sub iniciato de eks-prezidanto de Aŭstrala E-Asocio s-ino Dianne Lukes por sproni la enkondukon, la uzon de Esperanto en elementajn lernejojn cele al interklasaj interŝanĝoj. S-ro Adjé Adjévi prezentis kunlaborproponon de ganaaj e-istoj por reciproka interŝanĝo de studentoj inter ambaŭ landoj. Estas decidita Ĝenerala kunveno je 12.12, lige kun la tradicia Tago de Zamenhof. La kunvenantoj same kleriĝis pri Esperanto-renkontiĝoj en tiu ĉi kaj en la tuj postaj jaroj tra Esperantujo.

 

Babilmanĝo estas aranĝo de APETO kun amuza kaj eduka programoj, kiu celas kreskigi kaj fortigi la amikajn rilatojn inter lomeaj esperantistoj. Ĝi rolas ankaŭ kiel rendevuo por revidi unu la alian kaj renkonti laŭkaze novajn esperantistojn. Temas pri vera forumo, kie ĉiuj havas eblon viglavoĉe esprimi siajn opiniojn, starigi demandojn aŭ fari proponojn ĝenerale pri aktualaj temoj. Tiu tradicio jam estas tri-jara, ĉar ĝi komenciĝis en 2012.


Esperanto dum universtata foiro en Lome

 

En la universitato de Lomeo, la plej granda ŝtata altlernejo en Togolando, ĉiujare okazas kultura foiro dum plena semajno. En la 2015-a jaro la aranĝo escepte komenciĝis la 29-an de majo kaj fermiĝis la 07-an de junio  kun pli ol 200 diversaj budoj.

 

Kiel en 2012-a kaj 2013-a jaroj, lomeaj esperantistoj kaj mi mem kun subteno el UEA tenis informbudon kaj ekspozicion pri esperanto dum la tuta foira periodo.

 

Per tiu nia publika elpaŝo pri esperanto, ni povis, tiom diligente kiom ebligis la rimedoj, informi kaj konsciigi pli ol unu personoj pri nia lingvo kiel alternativo por la diskriminacio en la internacia komunikado nuntempe.

 

Flugfolioj, kalendaroj (donacitaj de Eo+) kaj aliaj E-reklamiloj estis distribuitaj al vizitantoj de nia budo. Tiel ni allogis multajn personojn el kiuj 50 enskribiĝis por la lingva lernado. El tiu ĉi nombro kvin personoj jam komencis ekstudi la lingvon dum nia deĵorado en la universitato.

 

Nun mi mem daŭre flegas la rilatojn kun ĉiuj por ke ili fine fariĝu esperantistoj, kiel ili arde deziris.

 

Viaj subtenoj kaj kontribuoj estas tre bonvenaj.

 

Adjévi Adjé


Kolbasoj kun frititaj ignamoj kaj sukoj
Kolbasoj kun frititaj ignamoj kaj sukoj

Maja Babilmanĝo

 

En la urbo Lomeo, Togolando, jam de pluraj jaroj okazas renkontiĝo de esperanto-parolantoj kun la nomo Babilmanĝo. La unua kunveno en la jaro disvolviĝis sukcese en la loko de la restoracio Ezewen sabate, la 16-an de majo 2015.

 

Dum la aranĝo, kiel kutime, ĉiuj ĉeestantoj (ĉi-foje entute ok personoj) sin prezentis esperante, oni lernis novajn vortojn, dividis frandaĵojn kaj vigle diskutis pri multaj temoj i.a la nuna stato de la enlanda movado, projektoj por la disvastigo de esperanto, kursoj kaj organizo de esperanto budo enkadre de la universitata foiro, kiu oficiale ekos komence de la tuj posta junio.

 

Oni pripensis pri kreo de teatra grupo, invito de fakulo por lertigi la interesiĝantojn pri komunikado. Estis ankaŭ propono kune refoje spekti la filmon “Infanaj rajtoj“ de kongolandano Jeremiah. Sinjoro Agbassou Kouessanvi prezentis novan lernanton, kiu unuafoje ĉeestis la kunvenon. Tiu ĉi mem ankaŭ esprimis sin, jen en esperanto, jen en la franca. Li virtuale lernas la lingvon ĉe lernu.net. Alia diskutita temo estis la renovigo de la gvidteamo de APETo, kies propraĵo estas Babilmanĝo. Oni rememorigis pri la baza koncepto de Babilmanĝo kaj ja ni povas esperi, ke la renkontiĝo okazos nun pli regule kaj laŭvice en domo de ĉiu!

 

Tri horoj forpasis, la renkontiĝo finiĝis, sed daŭre diskutiĝis inter kelkaj esperantistoj aliaj privataj aferoj, kiuj estis ekskluzivaj por la “granda“ publiko.

 

Adjévi Adjé, 


S-ro Amevor Koadjo kaj unu el liaj kursanoj
S-ro Amevor Koadjo kaj unu el liaj kursanoj

Nova Esperanto-Klubo en Notse, Togolando

 

Enkadre de miaj aktivaĵoj por disvastigo de Esperanto tra Togolando, mi vizitis la urbon Notse, 100 km norde de Lomeo - mia loĝloko, la 22-an de aprilo 2015.

 

La celo estis helpi al la starigo de Esperanto-Klubo ĉirkaŭ s-ro Amevor Koadjo, kiu mem antaŭ iom da tempo ne ŝparis rimedojn por ke la lingvo havu firman piedon en sia hejmurbo.

 

Entute 5 kunvenantoj bonvenigis min en bona Esperanto meze de lingva kurso, sub gvido de Koadjo en klasĉambro de loka publika lernejo en la kvartalo Agbaladome. Notindas, ke ĉiuj kunvenantoj ankaŭ lernas la lingvon en perkoresponda kurso laŭ metodo de H. Ferez.

 

Mia kunesto kun ili disvolviĝis en gaja etoso kaj spronis ĉiujn prove voĉuzi la lingvon kun mi. Mia vizito en tiu regiono fakte multe kaj trafe ebligis al la ĉeestantoj kompreni pli pri la fenomeno Esperanto kaj pri la neceso ekhavi grupe kluban vivon en la rilato kun enlandaj kaj alilandanoj, sen forgesi la landan asocion UTE, kiu sidejas en la ĉefurbo Lomeo.

 

Ĉe la fino de mia vizito, mi transdonis studmaterialojn, skribilojn kaj aliajn esperantaĵojn al la klubestro por la ĵus starigita grupo.

 

AA


De dekstre: Anne, Adjévi
De dekstre: Anne, Adjévi

Anne Larive en Togolando

 

Hieraŭ la 16an de januaro 2015 vizitis mian domon s-ino Anne Larive. Ŝi transdonis nome de francaj geamikoj e-materialon, la franclingvan libron “La Force de la bienveillence“ de Matthieu Richard kaj aliaj donacoj pri kiuj mi multe dankas. La libro de Matthieu ŝajnas interesaga kaj rekomendinda por ĉiuj pacagantoj kaj mi mem iom post iom legvoros ĝin, laŭ mezure kiel estos tempo.

 

Kun Anne mi havis interparolon ĉirkaŭ horo pri novaj esperoj, deziroj provi novajn aferojn kaj ankaŭ pri Esperanto sub la gazebo de mia hejmo. Tie venis ankaŭ e-isto Koffitche Koufionou, kiu tiam vizitis la domon kaj triope la babilado pluokazis, kaj poste li akompanis la gastinon al la lernejo Instituto Zamenhof, kie ŝi renkontiĝis kun tieaj lernejaj administrantoj por transdono de donacoj.

 

Anne dum la komenco de la ĵus pasinta jaro partoprenis kaj lernis Esperanton tra "Nomad’Kurso", kune kun aliaj 11 samlandanoj. Nun ŝi denove gastas en Togolando ĝis la komenco de marto por doni lertigadon pri ŝorbet-farado, kadre de kunlaboro inter NRo STEJ kaj ŝi en la urbo Kpalimé. Dum sia restado en Togolando Anne volonte saltos tempon al tempo al Lomeo por ĉeesti en lingva kurso aŭ simila aktivaĵo.


Partoprenantoj atente sekvas prezenton sur la granda ekrano
Partoprenantoj atente sekvas prezenton sur la granda ekrano

AMO-7: Epopeo finiĝis, multaj aliaj komenciĝos.

 

La sepa seminario Aktivula Maturigo (AMO-7) de UEA en Lomeo, Togolando, efektiviĝis kiel antaŭe planite, de la 26-a ĝis la 29a decembro 2014.

 

Ĉeestis la seminariajn programojn de la komenco ĝis la fino, krom alialandanoj, multaj elstaraj membroj de UTE (landa asocio en Togolando), JOTE (Junulara sekcio) kaj membro de la gvidantaro de la nacia komitato (super organo en UTE). Entute 24 junaj aktivuloj sub gvido de 5 prelegantoj kapabliĝis pri diversaj kaj interesaj temoj i.a kreo kaj mastruo de klubo aŭ asocio. Ĉiuj venis el Benino (po 4), Ebura Bordo (2), Niĝerlando (2), Togolando (20) kaj Svislando (1).

La organizado estis bonega kaj impona sukceso. Tiun senton kaj impreson pli ol unu montris ĉe la fino de la seminariano. 

 

Kiel ĉeforganizanto mi esperas, ke tiu lertigado ebligis la partoprenantojn akiri sufiĉajn kaj utilajn sciojn pri aktivulaj agadoj. Nun estas ilia vico inciati kaj elpensi diversgradajn agadojn en respektivaj landoj, ĉar ili havas la destinon de Esperanto en siaj manoj. Epopeo finiĝis, multaj aliaj komenciĝos.


Togolanda Kongreso okazis sobre

 

La 22-a Togolanda Esperanto Kongreso (TEK), kiu ekis hieraŭ en Instituto Zamenhof (IZo) ĵus finiĝis hodiaŭ t.e la 20-an de decembro 2014.

 

En la mateno mi prelegis pri la ĉeftemo:“Konsciiĝo en la uzado de Esperanto“, kiun ĉiuj sekvis atenteme. Fakte, per tiu prezento mi priskribis per argumentoj drastan kaj vivan bildon pri la neceso de nacia kongreso, la graveco de tiu kongresa temo en la nuna etapo de la vivo de landa Asocio (UTE), konsciigo pri tio, ke la kerno de la asocia vivo ja estas homoj, ĉar sen homoj asocio ne povas ekzisti. La ĉeestantoj ankaŭ lernis pri la idealo de Esperanto, kiun ĉiuj devas alpreni por sia propra bono, por la bono de aliuloj kaj por bono de nia lando. La prelego finiĝis per prezento de kelkaj statistikoj kaj diagnozo por distingi kaj aparte atentigi la fortajn kaj malfortajn punktojn de la landa asocio kun propono de eblaj solvoj kaj strategio al sukcesa renaskiĝo de UTE.

 

Ĝenerale, la kongresaj laboroj disvolviĝis en bona etoso, kvankvam rimarkinda estis forta partopreno de la gelernantoj de IZo. La aktivaĵoj kroniĝis per la renovigo de la gvidinstancoj de UTE, kiujn mi preferis forlasi por pli konvene dediĉi min al personaj aferoj kaj mia sano kiu foje kaŭzas malhelpon.

 

Kompreneble, mia retiriĝo neniel riskas la organizadon de la sepa AMO, kies preparlaboroj pluokazas bone. Cetere, nun mi disponos pri da libera tempo por multe pli aktive kaj serene labori prioritate por AMO-7 kaj UEA en Togolando.

 

Sed jam UTE estas en bonaj manoj, ĉar ĝin ekprezidas juna kaj multjara aktiva esperantisto, nome s-ro Attaglo E. Kokou, kaj s-ro Agbolo A. Didier plu estros la komitaton por la dua mandato, dum la praktikaj faroj de la junulara sekcio JOTE estos direktataj de s-ro KEDE GADJI k. Hézékièl por la nova oficperiodo 2014-2016. 

 

Ĉion plej bonan kaj kuraĝon al la novaj funkciuloj de UTE!

 

 


Kelkaj el la partoprenintoj de la Z Tago, Lomeo, 14a dec 2014
Kelkaj el la partoprenintoj de la Z Tago, Lomeo, 14a dec 2014

Tago de Zamenhof en Lomeo, Togolando

 

15 lomeaj esperantistoj kaj geamikoj kunvenis hieraŭ posttagmeze en la restoracio “Beulah-land“ - manĝorganizonto de la sepa AMO-seminario - memorige al la naskiĝdato de Zamenhof.

 

Laŭprograme, prelegoj vere ne okazis sed anstataŭe festparoloj de s-ro Kouevigan Koffi pri la neceso daŭrigi la tradicion pri la Tago de Zamenhof en Togolando kaj aparte sine de nia rondo. Sekvis instigaj kaj invitaj vortoj de s-ro Agbolo Apelete al ĉiuj ĉeestantoj pri la 22-a Togolanda Esperanto-Kongreso, kiu disvolviĝos la venontan 20-an en Instituto Zamenhof (Lomeo). Mi fermis la serion de unuopaj festparoloj per utilaj kaj sciendaj informoj pri la AMO-7.

 

Poste, la dioj de interreto verŝajne estis kun ni, tiel ke ĉiu el la partoprenantoj siavice povis perskajpe konversacii dum pluraj minutoj kun esperantisto en Francio kaj poste en Usono en konforta kondiĉo kaj sen teknika problemo, kio subite kaj neatendite agrable mirigis pli ol unu el ni, ĉar en Togolando la retkonekto plejofte estas malbona.

 

La emocio kaj entuziasmo de la partoprenantoj atingis ian kulminon dum la kunmanĝo de tipaj pladoj kaj karaokeo. La etoso estis mirinde interfratiga, bonega kaj ni pasigis kunkune tre agrablajn kaj ne forgeseblajn momentojn.

 

Dankon al ĉiuj partoprenintoj kaj espereble, ni baldaŭ revidos nin kadre de TEK kaj AMO-seminario.