La 6-a Afrika Kongreso de Esperanto okazis inter la 24-a kaj 31-a de Decembro 2016, en Bunda, Tanzanio. Ĝin (subten)aliĝis pli ol 102 personoj el 22 landoj. Kvankam Azia Karavano el 11 membroj povis kunesti kun la kongresanoj nur dum 3 tagoj pro diversaj kialoj, prof. SO Jinsu  klopodis filmi kelkajn programerojn de la kongreso kaj faris intervjuojn. Bonvolu spekti la videon por  gustumi buntajn afrikaj kolorojn.


Muzika omaĝo en respekto, jen tio, kion ofertas al ni la togolandano Agbenou Y. Françis, por omaĝi al Universala Esperanto-Asocio, honori al meritplenaj geamikoj de Afriko, kiel Hans Bakker, Mireille Grosjean.Temas pri bone komponita muzikaĵo por ankaŭ celebri la Esperanto-komunumon.


S-ro Richard Delamore, aŭtralia videoblogisto recenzis la libron “Afrikaj Proverboj“ de Adjévi ADJE.

Dankon por plie kaj plue diskonigi la videon. Sed antaŭe bv mem rigardiĝin!!!!


Estas bonega filmo “Taking root“ pri la Nobelpremiito Wangari Maathai, kenjanino. Adjévi ADJE estas unu el tradukintoj de la teksto al Esperanto. Do, la filmo estas spektebla kun Esperantlingva subteksto ĉi-sube.


Dum AMO-7 jarfine 2014 aŭdiĝis muzikoj, jen orginale kantitaj, jen interpretitaj… la paro Koadjo kaj Didier kaptis atenton.. spertu mem!


De la 26-a ĝis la 29-a dec. 14 okazis en Lomeo, Togolando, la sepa seminario Aktivula Maturigo (AMO-7) kun 29 partoprenantoj el Benino, Ebura Bordo, Niĝerlando, Togolando kaj Svislando! Okazis dum la seminario multaj interesaj prelegoj kaj laborgrupoj. Sed muzikisto Amevor Koadjo donis apartan etoson al la seminario per kantoj ĉu orginale kantitaj ĉu interpretitaj.

Jen filmo pri li por juĝi mem!

Amevor organiale verkis dekon da kantoj en Esperanto kaj serĉas nun rimedojn por registri KDn. Dankon se vi povas iel helpi lin.


Dekduo da esperantistoj ĉeestis la kunvenon "Babilmanĝo" en Lomeo en junio 2014. Kiel kutime, ili ĝuis la etoson...

Ankaŭ ili lernis kaj kantis la himnon "Espero" en grupo kaj poste unuope, surbaze de tekstoj surpapere disdonitaj antaŭe al ĉiuj.

La ci-suba filmeto montras la kantadon.


Togolandaj esperantistoj (TETE-BADU Nyinévi, Adjé Adjévi), ĉino Zhu Minghe kaj italino Paola B. Giommoni partoprenis en okminuta televida programo la 21-an de marto 2013 en Lomeo.

La programo estas spektebla en la franca lingvo, sed atentu, la voĉo ne estis laŭtigita, necesas do kromaj laŭtparoliloj por komforte aŭskulti la programon.


Volontuli ĉe la organizaĵo «Orange Bleue Afrique», instrui Esperanton al ĝiaj membroj kaj lerni fari toŭfuon estis kerna parto de miaj planoj al Vagadugu en Burkino de la 12-a de aŭgusto ĝis la 6-a de septembro 2012.

Ĉe la fino de mia sukcesa aventuro en Burkino, mi faris filmeton pri la unuaj esperantistoj en Burkino. Bonvolu tiom spekti la filmon kaj komenti ĝin. Dankon